Freitag, 18. Februar 2005

RIMarkoj pri REM (II)

Kaj fine jen pli detala raporto pri la hieraŭa koncerto en Hamburgo:

Per aŭto veturinte al Hamburo kun Thomas kaj Diane, ni alvenis je la 7a, trinkis bieron kaj manĝis terpomfingrojn. Thomas kaj Diane havis numeritajn seĝojn kaj Kerstin, Matthias kaj mi mem havis starajn placojn antaŭe kaj tial ni iris en la koncert-halon tuj post la renkontado. Ni staris proksimume en la 4a vico.

La antaŭ-grupo "The Thrills" plaĉis al mi, kvankam iliaj memskribitaj kantoj aŭdis iom indiferenta.

Poste Michael STIPE kaj la aliaj suriris la scenejon kaj mia unua espero estis plenumita: Li havis pentrie ĉirkaŭ lia vizaĝo la nigra ZORRO-masko! Bedaŭrinde mi ne sufiĉe bone konis la tekstojn de la kantoj sed malgraŭ tio mi tre ĝuis la koncerton. STIPE estis grandioza kantisto kaj artisto, mi neniam dubis tion.

Estis eksterordinare stari en la hom-amaso, ĉar mi dum miaj pli antaŭaj koncertoj ĉiam havis propran seĝon. Kaj tiel mi aŭ havis sufiĉe da libera spaco kaj aŭ sentis, esti ero de frenezigita amaso de aŭskultantoj.

Escepte de la novaj kantoj ili ankaŭ ne forgesis iliajn malnovajn kal plej ŝatatajn kantojn tiel ekzemple "Man on the Moon" (homo sur la lundo), "Losing my Religion" (perdante mian religion) kaj tiel plu. Ili ne ludis "Shiny happy People" (lumantaj gajaj personoj) (en ordo tiel!!!!!) kaj ili ankaŭ ne ludis "Bad Day" (malbona tago), kion Matthias bedaŭris.

REM-entuziasmisto diris (poste li estis vidinta REMon jam 4-foje), ke la hieraŭa koncerto estas la plej bona koncerto kiun li vidis de ili. Kaj kvankam tio estas la unua fojo ke mi vivis REMon, mi devas konfesi, ke miaj (altaj!) esperoj estis tute kaj plene plenumitaj!

Koran dankon.

Keine Kommentare: