
La festo okazis en sia malnova deponejo, kie li en sia libertempo riparadas veturilojn. Li kaj Sonja edziĝis en Albersdorfo kaj poste multaj motorbiciklistoj el iliaj amikaro venis, kio ankoraux estis amuza, cxar ili misuzis iliajn motorbiciklojn kaj intence fuzigis iliajn pneuxmatikojn. Sed tio estis amuza, kvankam la brulantaj pneuxmatikoj malbonodoris kaj nova pneuxmatiko estas multekosta.
Je la 1a posttagmeze la festo ĉe ilia hejmo komencis kaj ĉiuj havis bonan tempon. Iam je la 9a vespere la atmosfero malboniĝis ĉar la unuaj uloj de la "motorbiciklista klubo de la Forta Fratoj" komencis batadon (ili kverelis pri virinoj kaj reciproke akuzis sin, ke ili batus iliajn virinojn hejme...).
Tiam la frato de Jens perdis sian novan edzan ringon, kion li portis ĉirkaŭ kol-ĉeno kaj kompreneble sia nova edzino Sonja komencis plori, ĉiuj volis retrovi la oran ringon sed neniu sukcesis - tre bedaŭrinde. Denove du uloj komencis batadon, nun pro la perdita ringo. La frato de Jens estis vundita cxe la kruro kaj Sonja ankoraŭ plu ploris. Kelkaj ankoraŭ vane serĉis la ringon kaj aliaj konsolis Sonja - ankaŭ vane.
Ĉiu havis larmojn en la okuloj - la plej malĝoja edzeco...
Keine Kommentare:
Kommentar veröffentlichen