Samstag, 29. Oktober 2005

Aŭtuna kanto

Valentina, Natalia, Theresa kaj Strömbi:


Mia infano:


Aŭtuna kanto
de Paul VERLAINE
elfrancigis Antoni GRABOWSKI

Dum ĝeme-sona,
La violona
aŭtuna spir',
Premiĝas koro
De monotona
Sopir'.

Iĝante pala
Ĉe la metala
Horo-sonor',
De l' rememoro
Iras kun ploro
Mi for.

La vento blovas
Kaj for min ŝovas,
Kaj estas mi,
Kiel falinta
Kaj flaviĝinta
Foli'.

Keine Kommentare: