
Mia malnova amiko Matthias (vidu la foton) rajtis elekti, ĉu ni kune restu hejme kaj vidi filmon aŭ ĉu li vere kunveni al tiu "festo". Li ne longe devis pripensi tion kaj rapide decidis, ke li VOLIS vidi tion eventon en Hemmingstedt.
Bavaraj flagoj kaj biero, tro varma aero, tro da loterio kaj malbonega ĥoro estis la framo por ege multe amuza vespero kun ridado pri (kaj pro) la aŭskultantoj kaj la tre stranga festo.
Post la dua ludado de la "Union Brass Band" ĉiuj el la orkestro tuj forlasis la salonon, kvankam iu per mikrofono ankoraŭ rimarkis "tio NE estas tempo por adiaŭi".
Hejme ni ankoraŭ komencis la filmon "Signoj" kaj miris longe pro la stranga sed humora vespero en ia alia mondo...
Keine Kommentare:
Kommentar veröffentlichen